Iŝtar, granda tere-ĉiele, volas esti granda en infro, sube, en la domo tenebra de l' diino Ereŝkigala, sube en la mondo timinda de l' fratino Ereŝkigala. Al ĉi suba sombra mondo sendas do sopire la koron la diino sankta Iŝtar, lunidino, grandsinjorino, al la suba sombra mondo nun la grandsinjorino Iŝtar, Lunidino, sankta diino, arde deziron sian sendas. Post prepariĝo por la vojaĝo pompo diina sur ŝi paradas el lazura ŝtono kaj oro: diademo kaj koliero, raraj ringoj kaj braceletoj, mamŝildetoj, zono de kokso, tuko de tulo orteksita, mane ŝi tenas talismanon, tabuleton de l' sep Diaj Leĝoj, kiun Ea, konanto de koroj, dio de Saĝo kaj Profundoj, ebriete de bona biero, kaj de la gajo ŝin alrigardi iam al ŝi donacis. Kaj ŝi jam iras al la Suboj sombraj, al la tenebra domo de Irkalla, jam ŝi direktas siajn paŝojn tien, el kie enpaŝinto ne revenas, ĉar la eniro estas sen eliro, vojon ekiras, vojon senreturnan al la domo de loĝantoj senigitaj de la suno, kiuj en malluma frosto sidas, lunon ne vidante, kies pordoj kaj rigliloj estas surŝutitaj polve, kiuj nutras sin per polvo, kiuj manĝas marĉoŝlimon, plumvestitaj kiel birdoj. Iŝtar iras al la Suboj, paŝas al la pordo nigra, ordonante krias al la pordgardisto: "He, gardisto, pordon apertu, pordon apertu por ke mi enpasu! Se vi la pordon tuj ne apertos, mi disrompos la ĉarnirojn, mi frakasos la serurojn, dispecigos pordon, fostojn! Kaj mi revekos la mortintojn: ili vivu, manĝu, nasku, la vivantojn supernombru!" La pordist' la buŝon apertis ekparolante kaj li kriis al la reĝino Iŝtar: "Haltu, haltu, grandsinjorino, lasu min iri kaj raporti al la reĝin' Ereŝkigala." Kaj li eniris kaj raportis: "Sankta, sombra Ereŝkigala, jen, fratino via, Iŝtar, venis al la suba mondo, Iŝtar staras antaŭporde kaj minacas trapenetri." Tion ekaŭdis Ereŝkigala kaj ŝi fariĝis kiel kan' falĉita, kiel ekpikita de skorpio, poste buŝaperte parolis: "Ho, gardisto de l' akvoj sombraj, kio do portis al mi ŝian koron? Iru, apertu al ŝi la pordojn: ŝi enpaŝu, sed nudigite, kaj ŝin fermu, kiel aliajn. Leĝo validas, Leĝo firmas." Iris Namtar, iris al Iŝtar kaj la pordon al ŝi apertis kaj ŝin genuflekse salutis: "Venu, grandsinjorino Iŝtar, ĝojas al vi la mondo de l' akvoj sombraj!" Kaj li pasigis ŝin tra l' unua pordo, forprenante la diademon disde l' abundaj metallumaj bukloj. "Pordgardisto, kial preni la diademon?" "Psit, enpaŝu, jen ordon' de Ereŝkigala. Leĝo validas, Leĝo firmas." Kaj li pasigis ŝin tra la dua pordo, forprenante la kolieron disde la alabastre blanka bellinia kolo diina. "Pordgardisto, kial preni la kolieron?" "Psit, enpaŝu, jen ordon' de Ereŝkigala. Leĝo validas, Leĝo firmas." Kaj li pasigis ŝin tra la tria pordo, forprenante la orajn ringojn, lasis senorname la manojn kun patrine karesa polmo, kun pantere akraj ungoj. "Pordgardisto, kial preni la orajn ringojn?" "Psit, enpaŝu, jen ordon' de Ereŝkigala. Leĝo validas, Leĝo firmas." Kaj li pasigis ŝin tra la kvara pordo, forprenante la braceletojn, lasis senomame la brakojn, tiujn brulajn kaj beatigajn, lasis senorname la krurojn, tiujn kurajn, flirti facilajn. "Pordgardisto, kial preni la braceletojn?" "Psit, enpaŝu, jen ordon' de Ereŝkigala. Leĝo validas, Leĝo firmas." Kaj li pasigis ŝin tra la kvina pordo, forprenante la mamŝildetojn. Dolĉaj diskoj, par' de lunetoj disradiis nun defiante al la nigro de noktoj eternaj. Namtar mem, klinante la kapon per admir' al ili omaĝis. "Pordgardisto, kial preni la mamŝildetojn?" "Psit, enpaŝu, jen ordon' de Ereŝkigala. Leĝo validas, Leĝo firmas." Kaj li pasigis ŝin tra la sesa pordo, forprenante la sorĉan zonon, viron veni vokantan zonon disde balance deloga kokso, disde dolĉe lulata lumbo, disde loko de mola musko pli tenebra ol ombro de nokto, pli altira ol la vortic' Eŭfrata. "Pordgardisto, kial preni la sorĉan zonon?" "Psit, enpaŝu, jen ordon' de Ereŝkigala. Leĝo validas, Leĝo firmas." Kaj li pasigis ŝin tra la sepa pordo, forprenante la tutan tukon, lastan kovron leĝeretan de la nobla nudo diina. Infre inter akvoj sombraj Iŝtar staras naskiĝnuda, tie lumas kiel lampo ŝia nudo tra l' tenebroj, tie lumas Lunidino kiel lun' en nokt' eterna, tie kveras ŝia voĉo: "Mi priploru nun junuletojn, kiuj falis for neaminte, mi priploru nun junulinojn, kiuj velkis nebrakumite, mi priploru virinojn, kiuj el la edza sino desinkis, mi priploru la edzojn, kiuj de l' edzina brusto ŝiriĝis, mi priploru etulojn, kiuj antaŭ ol ekvivi pereis!" Voĉ' de Iŝtar resonante rulas sin sub nigra volbo kaj ekmovas kirle la ombrojn. Ili en la polvo baraktas, ili en la koto tumultas, kaj ekvidas brili la lumon de l' superba nudo diina, tiras al ŝi la maleolojn kaj brakumas ŝin ĉegenue, volas kapti al ŝi la manojn, alkroĉiĝi al la piedoj, kaj sin savi el la tenebroj, ŝancelante la Leĝon firman. Vidas tion Ereŝkigala kaj ŝi krias ekterurite: "Namtar, Namtar, plago minacas! Alkonduku la Anunnakijn, sep juĝistojn severegajn, kaj sidigu ilin sur la orajn tronojn helpo jam urĝe necesas!" Sidas sur la oraj tronoj sep juĝistoj severegaj, Tiam krias Ereŝkigala, repreninte kuraĝon sian: "He, fratino, ĉiela putino, kial do vin via koro portis al la akvoj sombraj? Ne sufiĉis supre vivantoj, kun mortintoj kuŝi vi volas? Vin neniu ĉi tien vokis, nun plu neniam vi foriros. Leĝo validas, Leĝo firmas!" Ekkoleras ege Iŝtar, tenas alte la talismanon, kaj eldiras damnon duran: "Frakasiĝu la nigra volbo, elsekiĝu la sombraj akvoj, kaj revekiĝu la mortintoj, ili vivu, manĝu, nasku, la vivantojn supernombru!" Tremas tron' de Ereŝkigala, tremas tronoj de l' tribunalo, sed ja sidas senŝancele la sep juĝistoj severegaj, estas mut' en buŝo ilia, estas morto en la okuloj, kaj jen lante sin mallevas, lame sinkas man' de Iŝtar kun la talisman-tabuleto febla kontraŭ fat' infera, kaj ŝia voĉo senresone mortas sub la sombra volbo. Buŝon apertas Ereŝkigala kaj ekkriĉas ebrie de ĝojo: "Venkon sekvu la venĝo! Iru, Namtar, prenu ĉi tiun, ĉenu ŝin en la fundo de fundo, sub la falego de l' akvoj sombraj! Plagu l' okulojn per tenebroj, plagu la flankojn per doloroj, plagu la gambojn per pezeco, plagu la koron per torporo, plagu al ŝi la tutan korpon, plagu per akraj sesdek pestoj!" Iras Namtar, laŭ la komando, sanktan Iŝtar preni, la svenan, ĉeni ŝin en la fundo de fundo, sub la falego de l' akvoj sombraj, plagi al ŝi la tutan korpon, plagi per akraj sesdek pestoj. Kuŝas Iŝtar funde de fundo, sub la falego de l' akvoj sombraj, inter plago de sesdek pestoj, supre la taŭr' ne pariĝas kun la bovino, nek la azeno kun l' azenino, nek edzinon aliras edzo, nek sklavinon aliras mastro, nek la publikulinon gasto, for la virordono kaj la virinsindono, morto falĉas, nasko nenie, velko flavas, ĝermo nenie, ĉar ja Iŝtar, grandsinjorino, en Submondo, funde de fundo, sub la falego de l' akvoj sombraj, inter plago de sesdek pestoj, infre kuŝas, supre ne regas. Sed ĉiovida Ŝamaŝ, dio de Suno pasas, frato de Iŝtar, Ŝamaŝ ĉiorimarka pasas, kaj li al Ea iras, al tiu plendas plore: "Morto falĉas, nasko nenie, velko flavas, ĝermo nenie, for la volupto, for la fekundo, ĉar ja Iŝtar, grandsinjorino, al Submondo delonge foriris, de Submondo delonge ne venas." Ea, konanto de koroj, dio de Saĝo kaj Profundoj maltrankvilis en sia koro kaj li la diojn altajn vokis al urĝa interkonsiliĝo. Kaj ĉiu dio alta maltrankvilis en sia koro: "Morto falĉas, nasko nenie, kiu faros al ni oferojn? Iŝtar estu savita!" Ea ĝin aŭdis, Ea meditis en sia koro, kreis Uddusunamiron, la heroon brilan: "Uddusunamiro, iru al akvoj sombraj, la sep pordoj malfermiĝu ĉe via veno, kaj Ereŝkigala gaju ĉe via veno, kaj ŝi delasu la sanktan Iŝtar, jen la decido de l' altaj dioj!" Aŭdis tion Ereŝkigala, kaj la koksojn al si batis, la polekson al si mordis, kaj ruliĝis kaj ne povis konsoliĝi, kaj kriegis al la heroldo de dioj: "For de mi, Uddusunamiro! vin turmento ŝiru per ungoj, el sterkejo de l' urbo ĉerpu la trinkon, loĝu en la ombro de muro, sur ŝtonplato sidu mizere, putru, fetoru kaj diseriĝu, vin sufoku la propra odoro!" Sed en furiozo de Ereŝkigala firme staras Uddusunamiro la hero' de vizaĝo brila, la heroldo de sankta mesaĝo kun la decido de l' altaj dioj. Buŝon apertas Ereŝkigala, ekparolante: "Iru, Namtar, kaj frapetu sur la palaco de la juĝo, alkonduku la juĝistojn Anunnakij, kaj sidigu ilin sur la orajn tronojn. Iŝtar estu aspergita per la akvo de la vivo, poste ŝi estu kondukita antaŭ nin!" Iris Namtar kaj frapetis sur la palaco de la jugo, alkondukis la juĝistojn Anunnakij, kaj sidigis ilin sur la orajn tronojn. Iŝtar estis aspergita per la akvo de la vivo, poste ŝi estis kondukita antaŭ ilin. Kaj parolis la juĝistoj Anunnakij post la aŭdo de sankta mesaĝo kun la decido de l' altaj dioj: "Iru do, Namtar, lasu ŝin iri al regionoj lumobanataj, sed je kuniro greg' da demonoj persekute kaj suferige ĝis la ricevo de prez' elaĉeta, kaj tio estu alia animo. Vivo eliris, vivo revenu. Leĝo validas, Lego firmas." Jen la juĝo eldirita. Kaj la eskapanta Iŝtar iras, iras inter ombroj en la akompan' de Namtar, kaj ŝi pasas tra l' sep pordoj en la akompan' de Namtar, kaj al ŝi en ĉiu pordo, kion prenis, donas Namtar: ĉe l' unua la tulan tukon por la nobla nudo diina; ĉe la dua la zonon sorĉan por la balance delogaj koksoj, por la dolĉe lulata lumbo; ĉe la tria la etajn ŝildojn por la paro da dolĉaj diskoj, por la pompa par' da lunetoj; ĉe la kvara la braceletojn por ornamo de ŝiaj brakoj, tiuj brulaj kaj beatigaj, por ornamo de ŝiaj kruroj, tiuj kuraj, flirti facilaj; ĉe la kvina la orajn ringojn por ornamo de ŝiaj manoj kun la fajna longo de fingroj kun patrine karesa polmo, kun pantere akraj ungoj; ĉe la sesa la kolieron por ornam' de la kolo bela, kolo de blanko alabastra, kolo de adorinda arko; ĉe la sepa la diademon por ornamo de ŝia kapo, kapo de bukloj abunde ondaj, metallumaj, sparko-eligaj. Kaj tra la sepa pordo veninte, iras ŝi en pompo diina el lazura ŝtono kaj oro, tenas mane la tabuleton talismanan, ve, kiu estis febla kontraŭ fat' infera. Iras Iŝtar, grandsinjorino, iras mondon lumobanatan, sed kun sceptro ŝin antaŭiras granda gvida demono, kaj ĉe ŝia flank' demonetoj sin alkroĉas, ŝin suferigas. Ĉi demonoj nek nutraĵon, nek la freŝan akvon konas, kaj ne manĝas el faruno salumita, kaj ne trinkas el fluido de l' oferoj, ili rabas la edzinon el la brakoj de la edzo, ili ŝiras la infanon disde l' mano de l' patrino, ili mordas, ili murdas, en inferon prenas prede. Iras Iŝtar, grandsinjorino, iras Iŝtar, kaj ĉie amoj, en la amo ĉie demonoj, en volupto ĉie suferoj. Iras Iŝtar serĉi savon el la juĝ' de l' Anunnakij, iras serĉi liberiĝon de l' eskorto de l' demonoj, iras serĉi kies vivo estu por ŝi oferita, kiu estu prez' elaĉeta. Tiel infer-eskortate iras Iŝtar urb-al-urbe. Ĉie dio-protektantoj pro hororo pale tremas, ŝirmaj dioj ŝanceliĝas, langoj de timego lamas ĉe la vido de l' teruraj vizitantoj. Ĉiuj metas mizeregan veston kaj vizaĝaltere sternas sin humilege en la polvo. Kaj la granda gvida demono al la grego kruda krias: "For! Ne inda prez' elaĉeta!" Tiel infer-eskortate iras Iŝtar al la urbo, kies dio-protektanto estas delikata Tammuz, la paŝtisto dia de verdaj vastoj, dia amanto de Iŝtar. Atendante la amatinon li sidiĝas sur sia trono kun la juna korpo lavita purakve kaj ŝmirita per bonodoraj oleoj kaj vestita parade, kun la ringo karneola sur la fingro, kun la flut' el ŝtono lazura. Tuj la granda gvida demono al la kruda grego krias: "Jen la inda prez' elaĉeta!" Jam la demonoj monstraj salte sin al li ĵetas, urĝe lin unge kaptas, preni lin en inferon prede. Povra Tammuz petrigarde, verdvizaĝe veas: "Iŝtar, estu indulgema al la edzo! Rememoru la ravan tagon nuptan, kiam Tammuz venis al via domo! Sur via pordo li frapetis, milda lakto el lia mano, laktokrem' de la flankoj fluis, kaj vi banis vian korpon belan, per bonodora oleo vin unktis, kolon juvelĉene dekoris, kaj la pordon larĝe apertis, kaj surbruste kuŝi vi kuris, lulis nin surlite volupto, dian paron dolĉe flamantan. Sankta Iŝtar, savu la edzon!" Estas muto buŝe de Iŝtar, estas morto en la okuloj. Tammuz lamentante larme levas brakojn alĉiele: "Ŝamaŝ, Ŝamaŝ, Dio de Suno, Frato de l' edzino vi estas, kaj mi al vi la fratinedzo, faru drakomano la manon, faru al mi drakpied' la piedon, min sekurigu kontraŭ grego demona, ke min ili ne prenu en inferon prede!" Tammuz veas tute vane, helpo ne venas, helpo ne venas. La eskorto demona de Iŝtar trenas lin katenite treman, ĉi demonoj, kiuj konas nek la nutron, nek la akvon, kaj ne manĝas el faruno salumita kaj ne trinkas el fluido de l' oferoj, sed envias virinkorpon pro volupto kaj patrinon pro la beb' nutrita bone, forrabadas bofilinojn el la domo de l' bopatro, forrabadas bebojn de la brust' patrina, ĉi demonoj, murdaj monstroj portas for la povran Tammuz suben al la sombra mondo de diin' Ereŝkigala, kie eniro estas sen eliro. Infre inter akvoj sombraj Tammuz staras naskiĝnuda, kaj la granda gvida demono buŝon apertante diras al diin' Ereŝkigala: "Jen la inda prez' elaĉeta!" Infre inter akvoj sombraj Tammuz staras kiel stelo, lia korpo milde lumas tra l' tenebroj de l' Submondo. Kaj la ombroj spertas spiron de la ventaj vastoj verdaj, sorĉon de la suna mondo sentas mem Ereŝkigala, kaj per dolĉa voĉo ŝi diras: "Tammuz, salutatu ĉe l' akvoj sombraj, Tammuz, en Submondo vi trovos tronon, freŝon flaros el vi la ombroj orfaj, kaj pli mildos per vi la morta mondo. He, demonoj, montru honoron al la nobla! Namtar, gvidu la novan dion al lia seĝo!" Side sur la dia seĝo tiam Tammuz rejterolas: "Sankta sombra Ereŝkigala, bofratino, bona diino, dankon por la dolĉa saluto, dankon por la dono de trono, sed se mi ĉi tie tronos tio vin ne tre utilos: vivkolorojn tempo deviŝos, mia freŝo fariĝos frosto, mia mildo fariĝos morno, inter ombroj kiel ombro mi vegetos orfanime, lasu min, se eble, reiri al regionoj lumobanataj!" Pro la peto kvazaŭ pikon sentas nun Ereŝkigala kaj per dura voĉo ŝi diras: "Tammuz, vi, viktimo de Iŝtar, tamen volus al ä reiri, al ĉiela putin' kruela, kiu de viroj sangon suĉas, kiu de viroj karnon voras, kaj ne en trankvilo vera regi en la paca regno?" Side sur la dia seĝo Tammuz al ŝi reparolas: "Amodiino estas Iŝtar, amo estas ofte sufero, morto estas muto kaj ombro. Kaj plu ne temu pri ĉi tio. Sed mi deziras justan juĝon! Bofratino, bona diino, voku do al Nergal, dio de nokto eterna, voku al la sep juĝistoj Anunnakij! Ili venu, diri la veron!" Sankta sombra Ereŝkigala vokas al la nigra Nergal, vokas al la Anunnakij. Venas noktodio Nergal, sep jugistoj severegaj, juĝi pri la juna Tammuz. Kaj jen, kio neniam okazis: daŭra rideto la lipojn levas, ŝtelas sin en ŝtonajn korojn dolĉa radio de indulgo. Side sur la dia sego Tammuz diras: "Nergal, nigra noktodio, sep juĝistoj severegaj, dolĉas al mi rideto via, dankon por indulga rigardo! Sed se mi ĉi tie tronos, tio vin ne tie utilos: Vibron de la vivo vi ĝuas, vivkolorojn tempo deviŝos, mole mia mildo karesas, tiu mildo fariĝos morno, flege mia freŝo animas, tiu freŝo fariĝos frosto for de la supro sunobanata. Kaj mi mankas al tiu mondo! Dum min kaŝos tiu ĉi kavo, restos retenata la verdo, kuŝos katenite la ĝermoj. Aŭdu, aŭdu, Anunnakij, vei de supre la voĉojn de la plor', de la plendo! Aŭdu, la mondo lamentas!" Kaj de la supra mondo la sonoj triste nun tra la pordoj tremas, vibras kaj korpreme veas, ploras kaj kortuŝe plendas, movas animojn kaj mutiĝante mortas sub la surda volbo: "Ho ve, Tammuz, tenerkora Tammuz, nepo de Inazu, ho ve Tammuz, firmanima Tammuz, filo de dio Ningizzida, ho ve, Tammuz, dolĉabuŝa Tammuz, vi, pastisto dia de verdaj vastoj, ho ve, Tammuz, dolĉabuŝa Tammuz, dia amanto de Iŝtar, kun la korpo karesinda, kun la ringo karneola sur la fingro, kun la flut' el ŝtono lazura, vi foriris, jam vi foriris al la tenebra sino tera, por vi eterne la suno subiris, vin jam rabis regno de ombroj, restas retenata la verdo, kuŝas katenite la ĝermoj, ve, ve, ve al ĉiu vivanto! Ni la bruston batu funebre, tordu la manojn, taŭzu la harojn, veoj koropreme ŝvelu, krioj koroŝire kresku, sieĝante la sombran regnon!" Side sur la dia seĝo Tammuz diras: "Sep juĝistoj severegaj, aŭdu la plendon, aŭdu! Jen mia pledo!" Sur siaj tronoj sidas tribunalo de l' Anunnakij, sep juĝistoj severegaj implikitaj en interkonsiliĝo. Pasas en hezitado la horoj, kuras dum diskuto la tagoj, marŝas sen decid' la semajnoj, ŝanĝas lante la lun' la vizaĝon, Leĝo validas, Leĝo firmas. Due la luno ŝvelas, ŝrumpas, turnon bonan atendas Tammuz, turnon vane atendas Tammuz, diktas dure decidi la Leĝo. Trie la luno ŝvelas, ŝrumpas, voĉon ŝanĝas jam du juĝistoj, voĉon ŝanĝas jam tri juĝistoj, sed ja kvar persisti ne ĉesas, diktas dure decidi la Leĝo. Kvare la luno ŝvelas, ŝrumpas, plilaŭtiĝas supre la plendoj malkvietigas mortintaron, veas ombroj vage sen ordo timas treme Ereŝkigala, diktas dure decidi la Leĝo. Kvine la luno ŝvelas, ŝrumpas, sovaĝiĝas supre la sonoj, kreskas kaj korŝire krias, kaj penetrante tra l' sep pordoj tordas sin resonante tondre, preskaŭ krevas volbo de sombro. Diktas dure decidi la Leĝo. Sese la luno ŝvelas, ŝrumpas, tremas tronoj de l' tribunalo, ŝiriĝadas ŝlosoj eternaj, ŝajnas ŝanceliĝi la regno de l' timeganta Ereŝkigala, por si mem apertiĝas la sep pordoj, Namtar estas forbalaita de la voĉaj ondoj inundaj, krias Nergal en paniko: "Anunnakij, rompu la leĝon!" Tra l' tempesto de veoj vokas anoncanto de l' Anunnakij: "Tammuz, Tammuz, Tammuz, atentu! Leĝon rompas nepra neceso, Ombro por esti bezonas lumon, velko por esti bezonas verdon, morto por esti bezonas vivon, jen do la saĝ' de la sep juĝistoj: Dum ses lunoj loĝu sub la lumo, dum ses lunoj en la lando sombra, iru do tra l' apertaj pordoj, venu, se vin la juĝo revokas!" Inter ombroj iras Tammuz naskiĝnuda kaj li pasas tra l' sep pordoj larĝe apertaj, paradveste venas al la ventkaresataj vastaj lumobanataj kampoj. Laŭ lia voj' renoviĝas verdo, ĝoje komencas kreski la ĝermoj, vic' al veoj, plendoj, ploroj sinforgese, bene jubilas hom' kaj besto, la tuta naturo: Heja, Tammuz, tenerkora Tammuz, nepo de Inazu, heja, Tammuz, firmanima Tammuz, filo de dio Ningizzida, heja, Tammuz, primavera Tammuz, prapaŝtisto dia de verdaj vastoj, heja Tammuz, dolĉabuŝa Tammuz, dia amanto de Iŝtar, kun la korpo karesinda, kun la ringo karneola sur la fingro, kun la flut' el ŝtono lazura, vi revenis, jen vi revenis el la tenebra sino tera, vi nin benas per via belo naskon de renovo donacas! Venu, viroj kaj virinaroj, knaboj, kaj knabinetoj, kantu, ĉiu homo kantu la himnon de la princo de l' primavero, proklamante en procesio ĝojon sanktan pri lia savo! Svingu gaje rubandojn buntajn, dancu al li ridante la dankon, kantu al li tenere la koron, brulu oferoj plej bonodoraj, eĉ la ombroj ĝuu volupte la flaron, ĝojdiboĉe, jubile salutu lin, la saviton, ĉiu vivanto, lin, la savanton, ĉio vivanta! Sonu, resonu la sankta mesaĝo: Venis veka tago de Tammuz, flamas, flamas festo de floroj. |